사이드바 영역으로 건너뛰기

Gravaj Informoj pri Komuna Seminario(KS)

Karaj partoprenantoj de la 24a Komuna Seminario!

Ni, KS-komitato, elkore dankas vin pro via partopreno en la
Komuna Seminario(KS) !!

G^i okazos en 19an g^is 21an de au^gusto, en Chiba, Japanio.
Jam alig^is pli ol 30 homoj, inkluzive el Koreio kaj el Germanio.
Pretas diversaj amuzaj kaj seriozaj programeroj.
Ni certe kredas ke c^i tiu KS estos fruktprena por vi!

C^i tiu letero inkluzivas jenajn informojn. Bonvole atente legu,
precipe (1) kaj (2), ni petas!

=== Enhavo de c^i tiu letero ===
(1) Bv. tuj anoncigu nin pri via mang^o kaj dormo
(2) Bv. kunportu necesaj^ojn al la seminariejo
(3) Trafika informo al la seminariejo
(4) Programo

---------------------------------------------------------
(1) Bv. tuj anoncigu nin pri via mang^o kaj dormo

Sur la alig^ilo mankis skribejo pri via mang^o kaj dormo...
Tio estis tute nia eraro, pardonon!
Sed tiu informo plej haste necesas por arang^i la
seminariejon.

Do, ni petas, bonvole anoncigu nin pri via mang^o kaj dormo
**tuj post via ricevo de c^i tiu letero**.

19a: vespermang^o [ ]
19a: dormo [ ]
20a: matenmang^o [ ]
20a: tagmang^o [ ]
20a: vespermang^o [ ]
20a: dormo [ ]
21a: matenmang^o [ ]
21a: tagmang^o [ ]

(marku per [*], se vi necesas.
ne marku [ ], se vi ne necesas.)

Bv. sendu retpos^te al la KS-komitato: ks24@yahoogroups.jp

( Au^ al la prizorganto: Nakamura Daishin
pos^te: Tokyo-to Sinagawa-ku Higasi-Ooi 5-19-9 704
telefone: +81-3-5479-8121 (22:00 g^is 24:00, au^ 7:00 g^is 8:30))

---------------------------------------------------------
(2) Bv. kunportu necesaj^ojn al la seminariejo

(2-1) Sapo, s^ampuo, bantuko, ktp.

En la banejo de la seminariejo ne estas sapo nek s^ampuo!

(2-2) Vestaj^oj por sportoj kaj/au^ nag^ado (lau^vole)

Se vi partoprenos programojn en gimnastikejo kaj/au^
marbordo, tau^gaj vesta^oj (T-c^emizo, nag^vestaj^o, ktp.)
estas rekomendindaj.

Sed s^uoj por la gimnastikejo ne nececas, c^ar ni nudpiede
sportos en la gimnastikejo.
(Se iu premos nudpiedon de iu alia per s^uo, tio kau^zos vundig^on.)

(2-3) Kotizo

9000 enoj (partoprenantoj el Japanio) / 4500 enoj (el Koreio)
/ 3000 enoj (el C^inio)
C^i tiu kotizo inkluzivas tutan mang^on kaj liton.
( Se vi ne partoprenos la tuton, via kotizo estas iom rabatota,
sed pli precize ankorau^ ne kalkulita. Bv. surloke demandu. )

---------------------------------------------------------
(3) Trafika informo al la seminariejo

La seminariejo nomig^as "KAMOGAWA SEINEN NO IE"
(Junulara domo de KAMOGAWA).

http://www.clis.ne.jp/kamosei/inde^.html

G^i estas perpiede 15 minutoj de la stacio "FUTOMI" de
JR linioj (JR UCHIBO linio).
("FUTOMI": en c^inaj ideogramoj "FUTO"=dika, "MI"=maro)

La due proksima stacio estas "AWA-KAMOGAWA". G^i estas pli
granda kaj poplara stacio ol la stacio FUTOMI, sed de la
stacio AWA-KAMOGAWA al la seminariejo oni uzas lokan buson.

(3-1) Al la stacio FUTOMI au^ AWA-KAMOGAWA

C^ar la partoprenantoj log^as diversloke sur la terglobo,
kaj plie havas diversajn vojag^-planon,
tial ni ne povas listigi la c^iujn eblecojn.
Do, jen estas nur ekzemploj de stacio TOKIO.

Se vi uzas nur liniojn sen ekspres-kotizo,
kostas 2210 enoj de la stacio TOKIO al FUTOMO.
Bezonas c^irkau^ 3 horoj.

Ekz. 19a de au^g^usto
11:19 TOKIO ==> JR Airport NARITA ==> CHIBA 11:57
12:10 CHIBA ==> JR SOTOBO Linio ==> AWA-KAMOGAWA 14:18
14:21 AWA-KAMOGAWA ==> JR UCHIBO Linio ==> FUTOMI 14:25

Kaj se vi uzas ekspreson al AWA-KAMOGAWA, vi povos
s^pari tempon.

Au^ vi ankau^ povas uzi ekspresan buson al AWA-KAMOGAWA.
Jen ekzemple:
http://www.kamogawakan.co.jp/bus_kamogawa.html
http://www.keiseibus.co.jp/pc/kousoku/day/tokyo03.html

Sed karaj eksterlandaj partoprenantoj!
Bonvole senhezite demandu/konsultu pri via vojag^o
al la prizorganto: Nakamura Daishin
retpos^te: dsn@k2.dion.ne.jp
telefone: +81-3-5479-8121 (22:00 g^is 24:00, au^ 7:00 g^is 8:30))

(3-2) De la stacio FUTOMI al la seminariejo (perpiede 15 min.)

Eliru el FUTOMI stacio. Malsupreniru la vojon, kaj iru maldekstren.
(NE iru delstern al pos^t-oficejo nek al insulo IEMON.
NEK iru al la publika branc^-oficejo nek la vojo #128!)
La vojo baldau^ transiras riveron al la maro.
Poste aperos tunelo. La enirejo de la seminariejo
estas tuj dekstre de la tunelo.

--+--vojo #128----
| pub.ofic.
====[FUTOMI sta.]== rivero |
| | || |
--+----+---------------------+----+-) tunelo (--+-------------
pos^t- || | | KAMOGAWA-
oficejo || +--[seminariejo]-+ MATSUSHIMA
maro kabo maro

Pli precize bv. vidu la jenan mapon:

http://map.yahoo.co.jp/pl?nl=35.4.56.590&el=140.6.08.428&fi=1&skey=%c2%c0%b3%a4&pref=%c0%e9%cd%d5&kind=

La seminariejo kus^as sur la pinto de la kabo (dekstre de la tunelo).
Sed la seminariejo mem ne trovig^as sur la mapo... Kial !?
G^i estas sufic^e granda seminariejo. Trankvilig^u^^;

(3-3) De la stacio AWA-KAMOGAWA al la seminariejo

De la stacio uzu buson al la direkto OHANA-BATEKE au^ FLOWER CENTER.

http://www.eris.ais.ne.jp/~kunyu/bus/uchibou/kamogawa01.htm

Kaj eliru c^e la bushaltejo KAMOGAWA-MATSUSHIMA.
De la bushaltejo videblas la arg^enta tegmento de la gimnastikejo
de la seminariejo sur la kabo. Piediru 5 minutoj al la seminariejo.

http://furusato.awa.jp/modules/kanko/?op=story&storyid=185

(La seminariejo kus^as sur la kabo, videblas dekste en c^i tiu foto.)

---------------------------------------------------------
(4) Programo

19a de au^g^usto (vendredo)

15:00-- Ac^epto
17:30 vespermang^o
20:00 Interkona Vespero
(sinprezento kaj ludoj)
22:30 dormo au^ nokta babilado

20a de au^gu^sto (sabato)

6:00 matena promenado (lau^vole)
7:20 purigo (devo de la seminariejo)
7:40 matenmang^o
9:00 diskuto (1) / sporto
La diskuto temas pri la pac-movadoj en Koreio kaj Japanio.
Au^ vi paralele ankau^ povas sporti en la gimnastikejo.
11:30 tagmang^o
13:00 prelego kaj/au^ ludo c^e la marbordo
Prelego temas pri la esperanta poeto William Auld.
Kaj/au^ vi povas ludi c^e marbordo.
15:30 rost-kuirado / vespermang^o
20:00 Gaja Vespero
(lumbildo, magio, ktp. poste fajraj^o)
22:30 dormo au^ nokta babilado

21a de au^gu^sto (dimang^o)

6:00 matena promenado (lau^vole)
7:20 purigo (devo de la seminariejo)
7:40 matenmang^o
9:00 diskuto (2) Oftaj demandoj pri Esperanto
11:30 tagmang^o
13:00 fotado / fino

Do, ni kune renkontu kaj amuzig^u en KS !
Kore,

---------------------------------------------------------
KS-komitato
Japana E-Junularo / IPEA (la esperanta klubo de la Teikyo-Heisei Univ.)
retpos^te: ks24@yahoogroups.jp

Au^ persona kontakto: Nakamura Daishin
retpos^te: dsn@k2.dion.ne.jp
pos^te: Tokyo-to Sinagawa-ku Higasi-Ooi 5-19-9 704
telefone: +81-3-5479-8121 (22:00 g^is 24:00, au^ 7:00 g^is 8:30)
진보블로그 공감 버튼트위터로 리트윗하기페이스북에 공유하기딜리셔스에 북마크