Spektu la videon

PASIO EN KATEN’



Klaku sur  Por spekti.  Se via konekto estas malrapida,   post la  komenco    de la video   klaku sur   kaj atendu kelkajn minutojn.  Por spekti je plena ekrano, klaku sur  

PASIO EN KATEN’

(Muziko: Roĝer Borĝes, Ale Mancini kaj Fábio Cancelli.
Teksto:Roĝer Borĝes kaj Jimes Milanez.)

 

Ŝi ĉiam ŝajnis kara al li
Tamen jam ne eblis plu
Kaj finiĝis la sento
Foriris la tempo
Junul’ en kaĝ’

Li ĉiam restis veka al ŝi
Tamen ŝi ne volis plu
Kaj forvelkis la emo
Pasi’ en kateno
Kia domaĝ’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
Sufere pro ĉi sent’
Ĉu indis tia pen’
Por pasio en katen’

Mia, ŝia, nia, novel’
Televid’, fantazi’
Ĉu reala? Emocia?
Alrigardo, ampetardo,
Malsingardo, ardo,
Altaro, amaro, adoro, angoro…
ALIA MONDO EBLAS
(Muziko: Roĝer Borĝes, Ale Mancini kaj Fábio Cancelli.
Teksto: Roĝer Borĝes kaj Jimis Milanez)

Alvenis jam la temp’ nun
Granda estas nia respondec’
Vekiĝu, junular’, kaj pledu
Ĉiuj kune por la planed’!
Ni devas nun,
Pli forte ol hieraŭ,
Marŝi ankoraŭ
Ni devas nun,
Pli pove kaj ribele,
Jam hodiaŭ, al la strat’
Nin frapas konscienc’ al
Vigla batalad’ por justa ter’
Leviĝu, junular’, kaj staru
Kontraŭ blinda kapital’!
Ni volas pli!
Alia mondo eblas,
Vivu solidar’
Ni volas pli!
Alia mondo eblas,
Ne plej gravas la dolar’
Vivu la homar’
Vivu solidar’, amik’
Kaj ĉu ni fariĝos unison’?
Ĉar la mond fariĝas uragan’!
Kaj ĉu ni fariĝos unison’?
Kaj por ni
Alia mondo eblas
Nun!

LA VETEMULO

(Muziko: Roĝer Borĝes, Ale Mancini kaj Fábio Cancelli.
Teksto: Roĝer Borĝes kaj Jimez Milanez)

For de l’ okuloj, for de la koro
Sed provu memori nun
Fermu l’ okulojn, vidu la gloron
De pompa kaj luksa viv’
Politiko, influado
Estis alta prez’
Idoliĝo, mensogado
Estis via tez’
La plej morba kulo,
Jen vi, vetemulo!
Neniam puriĝos vai mens’
Nek fajro nek pluvo
Vin ŝanĝos, karulo…
Neniam puriĝos via mens’
Nun vi pentas, kolero silentas
Solas vi en ĉi dekadenc’
De la vivo jen la fino
Mortis jam la despotec’
Izoliĝo, malamikoj
Jam premi’ al via ve’

IRONIO DE L’ DESTIN’

(muziko: Roĝer Borĝes, Ale Mancini kaj Fabio Cancelli.
Teksto: Rogener Pavinski, Rogxer Borgxes kaj Jimes Milanez.)

Mi ankoraŭ pensas pri la tag’
Kiam kontaĝis ni ĉe l’ park’
Nun angoro peze premas min
Nin dolore kaptis la ironio de l’ destin’
Kion mi faris al vi? (“Via postulo”!)
Tiom da kulp’ super mi? (“Kia krimulo’!)
Ĉu la mesaĝo de Di’? (“Via postulo!”)
Ĉar kredis mi je neni’ (“Kia krimulo!”)
Daŭre min sufokas l’ agoni’
Kure fruis la fatala fin’
Trafiklumo, ŝildo kaj asfalt’
Lastaj memoraĵoj,
Nekdredeble trista tag’
Kion mi faros sem vi?
Tiom da kulp’ super mi?
ĉu la mesaĝo de Di’? (“via postulo!”)
Jen mia sorto, ironio de l’ destin’ (“via postulo!”)
Plu ne pardonindas ĉi erar’
Eĉ se jam forpasis pli ol jar’
Mi neniam fidis kiel vi
Sed vi ie ŝvebas kaj komprenon
Volas mi
Mi ne certas,
Malrevas pri morgaŭ!
Vi foriris sem eĉ lasta adiaŭ’

La skipo de “Parolu, mondo!”
Lucas Yassumura, Emilio Cid kaj Mirna Marino salute ĝisas vin!

진보블로그 공감 버튼트위터로 리트윗하기페이스북에 공유하기딜리셔스에 북마크
2008/07/25 01:35 2008/07/25 01:35

Trackback Address :: http://blog.jinbo.net/karaAn/trackback/17