Tragedio

from 잡기장 2009/08/31 21:28

 

TRAGEDIO
Senfoliariĝas
arboj jam en maj'
akvo malpuriĝas
ĉirkaŭ eĉ havaĵ.

Birdoj falas teren
el ĉiela pac'
radias aeren
la atomminac'

Oh, oh ne, malpermesu tion ĉi
Oh, oh ne, mondon savu ni de ĝi!

Uh, tragedi'
tamen ĝi aspektas
kiel komedi'
U, tragedi'
jam aŭdeblas nia
fina melodi'
U, tragedi'

Troas problemaro
kaj rezignaci'
nulas nia faro
fuĝas la raci'.
Plu seninterrompe
fluas la ĉampan'
vivas ni senhonte,
dancas sur vulkan'.

oh, oh ne, tuj ni finu tion ĉi.

Uh tragedi'
tamen ĝi aspektas
kiel komedi'
Uh, tragedi'
tiel sonas nia
fina melodi'
Uh, tragedi'

진보블로그 공감 버튼트위터로 리트윗하기페이스북에 공유하기딜리셔스에 북마크
2009/08/31 21:28 2009/08/31 21:28
Tag //

Trackback Address :: https://blog.jinbo.net/karaAn/trackback/35