Porpaca flugfolio

from 잡기장 2008/10/12 23:09

Porpaca flugfolio

 

                     -Tudor Denekin-

 

 

Bonan Pacon!
Jen salut' atendinta jarmilojn

esti turnata de homo al homo!
Pacon al tuta surtera spiraro,
Pacon al ĉiu domo!

 

  Pacon al tero
  Pacon sub maro
  kaj en aero!
 
Pacon al tero
kaj al subtero-
nia komuna
kaj nuna
aŭ je l'estonto
loĝejo!

 

  Pacon al ĉiu
  ĉeestanta la mondon
  kaj ĉeestanta!

 

Pacon al akvo-tutmonda
lulilo de l'vivo surtera!
Pacon sub akvo, al fiŝoj,
ke la ŝtalfiŝoj ne plu eljetu
la nigran frajon naskantan funebron!

 

  Pacon al blua tabulo ĉiela
  de l' vivlernejo tutmonda!
  Pacon al flugantaro,
  ke la ŝlbirdoj ne plu verkadu
  sur tia tabulo per nigro
  la morton kaj malfeliĉon!

 

Pacon
por brili ĉiam la suno
de l'vivo,
por lumigi la teron
la homa kreivo!

 

  Nur nun batalon akcepti:
  la porhoman batalon
  pri l'pliriĉigo de l'tero,
  pri l'plibonigo de l'vivo,
  pri l'pliheligo de la sereno,
  sub unika reganto de l'mondo-
  la organizo de l'unuiĝontaj
  Animo, Menso, Interkompreno-
  por fariĝi la homrevo reala
  kaj la Pac' ĝenerala
  tiam estiĝu
  supergeneralo
  en tia batalo!

 

Pacon al nia
homara loĝejo
kaj iĝu la Tria-
for-de-la-Suno:
Paejo!
Pacon al tuta mondo!
Bonan Pacon,
geamikoj de la estonto!

 

Paco sur tero!
Revo malnova de l'homo,
 neŝancelebla espero
ekde homara komenco!
 Kial ĉiam minaco?
Estis ja pli da militoj
 ol periodoj de paco.
Ĉu do kruela kaj fia
 estas la homa naturo,
ke li ne povas ekzisti
 pace, sen ĉiu teruro?

 

Paco sur tero,
iam predikis la pastroj
 kontraŭ la militmizero.
Spite de tio regadis
 tiam precipe la glavo!
Kial en kukto mortbatis
 unu alian la sklavoj?
Estis ja sklavposedantoj,
 kiuj al tio instigis!
Por ke pliigu propraĵon,
 ili kun fort' militigis.

 

Paco sur tero
do eklezio proklamis
 ankaŭ en mezepok'-ero.
Ĉu kamparano mizera
 aŭ metiisto doloron
sur batalkampo preferis
 pli ol paceman laboron?
Estis ja feŭdaj sinjoroj,
 kiuj devigis la virojn
murdi ikuajn kunulojn
 por pligrandigi akirojn!

 

Paco sur tero!
Kiu do kulpis sur mondo
 pri la konstanta danĝero?
Ĉu la ministro enviis
 al sia propra klasano
en eksterlando malgrandan
 sekan peceton da pano?
Estis imperialistoj,
 kiuj en grandajn militojn
ilin elsendis dufoje
 por plialtigi profitojn!

 

Paco sur tero!
Vortoj unuaj de l'juna
 sovetpotenco, prospero
kaj liberigo samtempe.
 Socialismo ekagis!
Homoj de tiam la pacon
 cel' atingebla imagis.
Estis videbla de tiam
 ankaŭ en homaj rilatoj :

Paco kaj socialismo
 estas devene gefratoj!

 

Paco sur tero!
Realigebla estonto,
 sed nefarebla afero
sen malindulga batalo
 kontraŭ danĝeraj rezistoj
de malamikoj de l'homo,
 kontraŭ la militistoj!
Se vi deziras la pacon,
 pledu por ĝi ĉiutage!
Helpu al ĝia sukceso,
 helpu kaj vorte kaj age!

                 

진보블로그 공감 버튼트위터로 리트윗하기페이스북에 공유하기딜리셔스에 북마크
2008/10/12 23:09 2008/10/12 23:09
Tag //

Trackback Address :: http://blog.jinbo.net/karaAn/trackback/24